Pri eldonejo Impeto

Eldonejo Impeto: libroj en Esperanto

Eldonejo «Impeto» estis fondita en 1992. Dum pli ol 20-jara historio ni eldonis pli ol 200 librojn, inter ili ĉirkaŭ 150 en kaj pri Esperanto.

Ni ĉefe eldonas:

- librojn en Esperanto (tradukojn kaj originalan literaturon, lernolibrojn, vortarojn);

- tradukojn el norvega, dana, japana, rusa, korea kaj angla lingvoj;

- diversan metodikan kaj studliteraturon.

Nia eldonejo kunlaboras kun UEA, REU, Eŭropa Jurscienca Universitato Justo, Norvega informacia kaj kultura centro en Moskvo kaj kun multaj aliaj rusiaj kaj eksterlandaj eldonejoj kaj organizoj.

Impeto estas rusia eldonejo, kies ĉefa agado estas eldoni esperantajn kaj priesperantajn librojn, kiu estas oficiale jure registrita en la ŝtataj instancoj de Rusio kiel privata eldonejo.
Koncerne tion Impeto laŭleĝe pagas impostojn, havas libroteniston kaj ĝiaj eldonaĵoj estas oficiale registritaj.

Tio donas gravan kontribuon por E-movado, ĉar aperas sekvaj avantaĝoj:

- oni rajtas oficiale vendi librojn en Esperanto de eldonejo Impeto en la plej grandaj librovendejoj de Rusio, eks-Sovetio, Usono kaj aliaj landoj.
Diplomo por eldonejo Impeto
Dank' al tio niajn eldonaĵojn ĉiam eblas trovi en pluraj neesperantistaj librovendejoj kaj retbutikoj, kio aldone reklamas E-kulturon kaj lingvon Esperanto mem kaj vokas grandan intereson de la neesperantista publiko.

- ekzempleroj de la eldonaĵoj de Impeto, kiam estas preta eldonkvanto en la presejo, estas dissendataj al kelkaj centraj ŝtataj bibliotekoj de Rusio, post kio ili aperas en ties katalogoj.

- eldonejo Impeto, kiel la oficiala organizo, rajtas partopreni ajnajn libroekspoziciojn ka., kie ĝi povas per libroj disvastigi konojn pri Esperanto.

Nia eldonejo profesie okupiĝas pri eldonado de libroj en Esperanto. Tamen, malgraŭ tio, ke Impeto estas komerca organizo, ĝi preskaŭ tute ne profitas el tiu branĉo.
Diplomo por eldonejo Impeto
La tuta mono, enspezita per vendado de Esperanto-libroj, estas elspezata por eldoni aliajn Esperanto-librojn, pagi impostojn, pagi salajron al la librotenisto, honorariojn al aŭtoroj, redaktoroj, pentristoj, transportado ks.
Dum multaj lastaj jaroj eldonejo Impeto ricevis nek subvenciojn, nek monpremiojn, nek mondonacojn de Esperanto-organizoj aŭ privataj personoj kaj, fakte, planas estonte esperi nur je propraj fortoj.
Eldonejo Impeto ne ŝparas monon je kosto de papero kaj alloga aspekto de libroj kaj kunlaboras nur kun la profesiaj presejoj.

Eldonejo Impeto subskribas oficialajn kontraktojn kun famaj neesperantistaj aŭtoroj, por aperigi tradukojn de iliaj libroj, kaj pagas al ili pri la aŭtorrajtoj. Inter ili interalie estas, ekzemple, famaj sciencfikciaj aŭtoroj: Boris Strugackij, Harry Harrison kaj Sergej Lukjanenko.
Ankaŭ esperantistaj aŭtoroj ricevas honorariojn permone aŭ per parto de la eldonkvanto.

Ni eldonas plurajn esperantajn lernolibrojn kaj vortarojn por ruslinvanoj. Eldonejo Impeto eldonis kaj disvastigis tra Rusio kaj aliaj rusparolantaj landoj dekmilojn da ekzempleroj de variaj Esperanto-lerniloj.
Libroj en Esperanto estas eldonataj po 300-1000 ekz. de ĉiu titolo.
Apartaj libroj, kiel vortaroj kaj lerniloj, povas havi eldonkvanton ĝis kelkmil ekzempleroj.

Eldonejo Impeto eldonas ne multe da libroj kompare kun neesperantista eldonado. Tamen laŭ Esperanto-movadaj pritaksoj – sufiĉe multe.
Ekz. en 2008 estis eldonitaj 8 titoloj (suma kvanto da paĝoj 1524), 3700 ekz; en 2009 – 10 titoloj (suma kvanto da paĝoj 1988), 5200 ekz; en 2010 – 9 titoloj (suma kvanto da paĝoj 1784), 3400 ekz.

Libroj de eldonejo Impeto laŭ la jaro:

1992, 1993, 1994, 1995, 1996, 1997, 1998, 1999, 2000, 2001, 2002, 2003, 2004, 2005, 2006, 2007, 2008, 2009, 2010, 2011


Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)