Eldonejo Impeto: libroj en Esperanto  
Pri eldonejo Novaj libroj Projektoj Kontaktoj

Kie mendi?

Mendi libroj de eldonejo Impeto eblas en libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Katalogo

Kolora prezento de libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)


Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

2007

Esperanto – la plej bona propedeŭtiko

Esperanto – la plej bona propedeŭtiko
Esperanto – la plej bona propedeŭtiko. Materialoj de konferenco.
(Kunlabore kun Moskva jura universitato «Justo»). A4.
ISBN 978-5-7161-0179-1 1000 ekz. 240 paĝoj

Esperanto — lingvo de kulturo kaj personeco.

Aleksandr Melnikov.
Esperanto — lingvo de kulturo kaj personeco.
(Aŭtora eldono).
ISBN 978-5-7161-0177-7 200 ekz. 96 paĝoj


Mendi en libroservo de UEA

Свою судьбу корить не смею...

Свою судьбу корить не смею... Сборник стихотворений
Бронштейн М.Ц.
Свою судьбу корить не смею... Сборник стихотворений
Aŭtora verskolekto en la rusa, inkluzivas ankaŭ tradukojn el E-o.
ISBN 978-5-7161-0182-1 96 paqoj

Полный словарь Эсперантскаго (международного) языка.

Полный словарь Эсперантскаго (международного) языка.
Заменгоф Л.М.
Полный словарь Эсперантскаго (международного) языка. / Plena vortaro rusa-internacia. Represo de 1905. Antaŭparolo de E.
Ŝevĉenko (ruse kaj Esperante).
Часть русско-эсперантская: Plena vortaro rusa-internacia / Репринтное издание. — М.: Импэто, 2007. — 264 с. Формат 10,5 х 14,5 см.
ISBN 978-5-7161-0181-4


Mendi en libroservo de UEA

УДК 811.922
ББК 81.1
З26

Данное издание является репринтом 2-го, стереотипного издания русско-эсперантского словаря Л. Заменгофа. Первое издание словаря вышло в 1889 году, то есть через два года после появления «Первой книги». Это первый в мире национально-эсперант­ский словарь, предшественник сотен словарей эсперанто на многих языках.
Для широкого круга читателей, интересующихся языком эсперанто.

Предисловие Е.Г. Шевченко на русском и эсперанто: «Русско-эсперантский словарь Л. Заменгофа».

Heliko sur deklivo

Heliko sur deklivo
Arkadij Strugackij, Boris Strugackij.
Heliko sur deklivo.
Unu el la plej konataj verkoj de fratoj Strugackij, iĝinta klasikaĵo
Tradukis Mikaelo Bronŝtejn
Pentristo Vjaĉeslav Tje
ISBN 978-5-7161-0168-5

Mendi en libroservo de UEA

Ekzistas du mondoj – la Administracio kaj la Arbaro, respektive du protagonistoj – Perec kaj Kandid, kuraĝaj, honestaj, puranimaj personoj. Certagrade simplanimaj – la aŭtoroj eĉ aludas tion per la nomo “Kandid”, pruntita de Voltaire. Kaj ene de ĉiu el tiuj du mondoj, ĉirkaŭ la du protagonistoj bobelas vivo stranga, nekomprenebla aŭ neakceptebla por ili, agadas amaso da roluloj: primitivpensa oficistaĉo Domaroŝĉiner kaj seksavide orgojla ŝoforo Tuzik, ruzeta filozofo Kriplokruro kaj ŝatinda babilema knabino Nava... Kio estas kio, kaj kio estas kiu? Kiu mondo estas pli bona, malpli riproĉinda? Ĉu la Administracio, memoriganta iaman sovetiecan ŝtatmaŝinon per sia stulta leĝaro kaj same stultaj provoj konkeri la arbaron, nu, se ne konkeri, do almenaŭ prifeki ĝin? Aŭ la Arbaro, plena da miraklaj estaĵoj, nekompreneblaj fenomenoj, filozofiemaj vilaĝanoj kaj iaj senkoraj partenogenezaj “gloramikinoj”? Ambaŭ protagonistoj – Kandid en la Arbaro kaj Perec en la Administracio – provas kompreni kaj kontraŭstari la sistemojn, kiujn ili estas trafintaj hazarde. Pene, dolore ili proksimiĝas al la kompreno, sed ĉu ili venkos? Kiu el ili kun obstino de heliko rampos plu por atingi la pinton? Kaj, cetere, kio estas tiu pinto?

Internacia konferenco «Propedeŭtika rolo de E-o en lernado de fremdaj lingvoj»

Internacia konferenco «Propedeŭtika rolo de E-o en lernado de fremdaj lingvoj».
Internacia konferenco «Propedeŭtika rolo de E-o en lernado de fremdaj
lingvoj».

A4. Sen ISBN.
32 paĝoj
Impeto, 2007

Internacia lingvo Esperanto. Plena lernolibro.

Internacia lingvo Esperanto. Plena lernolibro.
Колкер Б.Г.
Internacia lingvo Esperanto: plena ler­nolibro
Международный язык эсперанто: полный учебник.
М.: Импэто, 2007. — 264 с. ISBN 978-5-7161-0172-2


Mendi en libroservo de UEA

La nokta patrolo. Historio tria. Ekskluzive por la siaj

 La nokta patrolo. Historio tria. Ekskluzive por la siaj
Sergej Lukjanenko
La nokta patrolo. Historio tria. Ekskluzive por la siaj
Мoskvo
Impeto, 2007
136 paĝoj
ISBN 978-5-7161-0170-8

Pentristo Vjaĉeslav Te
Tradukis Gennadij Basov, Mikaelo Ĉertilov,
Svetlana Smetanina, Aleksandr Uljanov
Redaktis Mikaelo Bronŝtejn
Respondeca redaktoro Elena Ŝevĉenko

Kunlabore kun la tradukrondo de MEC



Mendi en libroservo de UEA

La nokta patrolo
estas publikigata kun permeso de la aŭtoro
kaj lia literatura agento en Rusio Aleksandr Korĵenevskij

La nokta patrolo: Historio dua. Sia inter la siaj

La nokta patrolo: Historio dua. Sia inter la siaj
Sergej Lukjanenko
La nokta patrolo: Historio dua. Sia inter la siaj
Moskvo, eldonejo ''Impeto'', 2007. 152 paĝoj. ISBN 978-5-7161-0169-2
Tradukis Mikaelo Ĉertilov kaj Svetlana Smetanina, Pentristo Vjaĉeslav Te
Respondeca redaktoro Elena Ŝevĉenko
Kunlabore kun tradukrondo de Moskva Esperanto-Centro


Mendi en libroservo de UEA


“Tiu ĉi teksto estas aprobita por disvastigo kiel kontribuanta al la afero de la Lumo.
Nokta patrolo

Tiu ĉi teksto estas aprobita por disvastigo kiel kontribuanta al la afero de la Obskuro.
Taga patrolo”

Sergej Lukjanenko estas nun unu el la plej legataj aŭtoroj en Rusio. Oni nomas lin disĉiplo de famaj Arkadij kaj Boris Strugackij. La aŭtoro estas agnoskita la plej bona scienc-fikcisa verkisto de Eŭropo en 2003.
Laŭ la romano "La Nokta Patrolo" estas kreita kinofilmo. La libroj de Sergej Lukjanenko estas tradukitaj en plurajn lingvojn.

Esperanto-rusa vortaro

Esperanto-rusa vortaro
Esperanto-rusa vortaro.
Kompilis E. Ŝevĉenko, A. Ŝevĉenko. 19000 vortoj. (2-a reprinta
eldono).
ISBN 978-5-7161-0164-7. 304 paĝoj

Abonrilata enhavo