Libroj en Esperanto en interretaj vendejoj

Librojn de eldonejo Impeto eblas aĉeti en pluraj retvendejoj.

Por loĝantoj de Rusio

Se vi estas loĝanto de Rusio, vi povas aĉeti ilin perpoŝte rekte ĉe ni en nia ruslingva retbutiko:
http://lernolibro.ru/

Ĝi havas du avantaĝojn: prezoj en ĝi estas preskaŭ 2-3-oble malpli altaj, ol en aliaj vendejoj (ĉar survoje al ili ekzistas pluraj revendisoj) kaj libroj de nia eldonejo aperas tie tuje post la apero (en kutimaj vendejoj ili povas aperi je 1-2 monatoj malpli frue).
Krome, ĝi havas la plej grandan kaj kompletan elekton de libroj de nia eldonejo.

Tamen (eĉ foje multe pli koste), ebleco aĉeti librojn en Esperanto de eldonejo Impeto en pluraj rusiaj ret-butikoj (inkluzive la plej grandajn) ekzistas.

Por loĝantoj de KSŜ (inkluzive Rusion)

la plej rekomendinda (laŭ kvalito de servo, sed ne laŭ la prezoj) estas la plej granda rusia ret-butiko "Ozon".
Vi povas klaki tiun ĉi ligilon por vidi librojn de eldonejo Impeto ĉe Ozon.

Aliaj ret-vendejoj: Ret-vendejo MyShop kaj ret-vendejo de Biblio-Globus.

Ekzistas ankaŭ pluraj aliaj ret-vendejoj, kie eblas akiri librojn de eldonejo Impeto.

Por ĉiuj aliaj landoj:

Eldonejo Impeto tradicie kunlaboras kun pluraj esperantistaj libroservoj.
La plej grandan elekton de niaj libroj vi povas trovi en libroservo de UEA.

Ankaŭ ekzistas ebelco aĉeti librojn de eldonejo Impeto en neesperantistaj internaciaj librovendejoj. Jen estas kelkaj el ili:
Amazon.com
Biblio-Globus.USA
Ruslania

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)