Eldonejo Impeto: libroj en Esperanto  
Pri eldonejo Novaj libroj Projektoj Kontaktoj

Kie mendi?

Mendi libroj de eldonejo Impeto eblas en libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Katalogo

Kolora prezento de libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)


Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

2010

Esperanto kaj Vivo

Esperanto kaj Vivo
Vladimir Samodaj

Esperanto kaj Vivo

Pentristino Anastasia Baŝlikova
Respondeca redaktoro Aleksandr Ŝevĉenko
ISBN 978-5-7161-0212-5 248 paĝoj. Ilustrita.

Tiu ĉi libro havas la titolon “Esperanto kaj Vivo”. Temas pri la vivo de la aŭtoro, kiun li priskribas senkaŝe. Liaj infaneco kaj juneco estis maldolĉaj, ankaŭ en la matura aĝo al li okazis dolorigaj eventoj, kiujn li nur mencias. Sed li elkreskis kiel homo honesta, optimisma, laborema, inventema, helpema kaj iom infanece naiva.

Dek tagoj de kapitano Postnikov. Romano

Dek tagoj de kapitano Postnikov. Romano
Mikaelo Bronŝtejn

Dek tagoj de kapitano Postnikov. Romano

Dua eldono, reviziita kaj korektita

352 paĝoj, 21,5x14,5 cm, bindita, ilustrita.

Respondeca redaktoro Aleksandr ŝevĉenko

Ilustraĵoj de Anastasia Baŝlikova

Redaktoro de la unua eldono Viktoro Aroloviĉ

Ŝipeto Narklo. Kolora bildfabelo en Esperanto.

Ŝipeto Narklo

Ŝipeto Narklo.
Dmitrij Ŝevĉenko, Anna Striganova. Kolora bildfabelo en Esperanto. — M.: Impeto, 2010. —
56 paĝoj., ilustrita
ISBN 978-5-7161-0210-1
УДК 811.922
ББК 84Р7-4Эсп

Neniu kaj neniam ekkonos veran solecon, ĝis ne aperos sola en la nokta maro.
Kiam akvo kaj ĉielo kuniĝas en unu senfinan, netravideblan mallumon.

Fabelo pri la Triopo

Fabelo pri la Triop

Arkadij Strugackij, Boris Strugackij

Fabelo pri la Triopo.

13x20 cm, gluita.

192 стр.

ISBN 978-5-7161-0209-5.

Tradukis Mikaelo Bronŝtejn

Pentristo Vjaĉeslav Te

Prefaco

Kara leganto,

Mi gratulas vin ĉe eklego de la unika verko de fratoj Strugackij. Kompreneble, se vi jam konas la sep aliujn, aperintajn antaŭe, vi nepre diros, ke ĉiu verko de fratoj Strugackij estas unika. Certe, vi pravas. Do nun la unikeco de via legaĵo estas en tio, ke ĝi estas la plej satira, la plej moka, la plej ofenda por la sovetia ŝtata sistemo. “La libro, verkita per galo kaj vinagro” – diris Boris Strugackij.

SCIENCISTO, ESPERANTISTO, PATRO: Eŭgeno Bokarjov

SCIENCISTO, ESPERANTISTO, PATRO: Eŭgeno Bokarjov
Al la 105-jara jubileo de Eŭgeno Bokarjov

Antonina Bokarjova

SCIENCISTO, ESPERANTISTO, PATRO: Eŭgeno Bokarjov

Redaktis Viktor Aroloviĉ

Moskvo: Impeto, 2010. — 144 p. Formato: 13x20 cm., ilustrita.
ISBN 978-5-7161-0207-1

Abonrilata enhavo