La mondo en guto da akvo
Tatjana Auderskaja
La mondo en guto da akvo. Impeto, 2010. – 104 paĝoj, ilustrita. ISBN 978-5-7161-0213-2 Scienca redaktoro d-ro pri biologio Nikolao Gudskov Respondeca redaktoro Aleksandr Ŝevĉenko
Mendi en libroservo de UEA
Mendi ĉe Lernolibro.Ru (por loĝantoj de Rusio)
Ni loĝas en ŝtonepoko. Elirante el ŝtonaj domoj, ni trafas al ŝtonaj stratoj, kie ofte troviĝas nenio viva: nek arboj, nek birdoj, nek herbo, nek arbustoj. Nur aŭtoj preterpasegas siblante. Oni povas nomi nian tempon ankaŭ ferepoko. Hejmoj ĉe ni – ŝtonaj, surstrate – feraĵoj. Ho jes, kaj certe – plastaĵoj, kemiaĵoj ĉie: en mebloj, vestaĵoj, manĝaĵoj. Ĉu eblas nomi nian tempon plastaĵepoko? La ĉefa specio de vivestaĵoj en urbo estas homo. En postkortoj, subterejoj, subtegmentoj, sur kornicoj kaj en fendoj de malnovaj muroj kaŝas sin apudhomaj bestoj: katoj, hundoj, kolomboj, ratoj…
Kie mendi?
Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.
Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.
Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:
Katalogo
Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.