2009

Esperanto-rusa vortaro.
Kompilis E. Ŝevĉenko, A. Ŝevĉenko. 19000 vortoj. (3-a reprinta
eldono).
ISBN 978-5-7161-0164-7. 304 paĝoj
|

Dmitrij Ŝevĉenko, Anna Striganova
La tero, kiu volis forflugi
Fabelaj noveloj en Esperanto.
M.: Impeto, 2009. - 122 p.
ISBN 978-5-7161-0197-5
Unu el du fabelaj noveloj eblas libere legi ĉe retejo de la aŭtoroj.
Mendi en libroservo de UEA
|

Iŝtvan Nemere.
Jesa.
Originala romano. (Kunlabore kun Justo).
ISBN 978-5-7161-0195-1
184 paĝoj
Mendi en libroservo de UEA
En malgranda urbeto, kiu situas rande de dezerto, post sabla tempesto aperas stranga virino. Iuj opinias ŝin nova Mesio, aliaj — pseŭdoprofeto, eĉ fripono. ŝi allogas dekdu disĉiplojn, preferante elekti el la plej malestimataj urbanoj. Ŝiaj adeptoj iĝas loka Casanova, trompisto-almozulo, bubo-trampo, narkotikulino, pastro-hipokritulo. Jesa ne disvastigas speciale bonagojn aŭ miraklojn, ŝi vidas homojn trae, inklinas ilin ŝanĝiĝi. Kompreneble, okazas konflikto inter ŝi kaj urbaj aŭtoritatuloj...
|

Sergej Lukjanenko.
Kavaliroj de Kvardek Insuloj.
Trad. S. Smetanina, M. Ĉertilov.
Fikcia romano
ISBN 978-5-7161-0194-4.
224 paĝoj
Mendi en libroservo de UEA
Redaktis Mikaelo Bronŝtejn
Kunlabore kun tradukrondo de MEC
Kunlabore kun tradukrondo de Tiĥvina E-klubo
La dekkvarjara knabo, Dima, subite trafas en mirindan mondon — la Mondon de Kvardek Insuloj, en kompanion de preskaŭ samaĝuloj el diversaj landoj. Tie li renkontiĝas kun Inga, lia konatulino el la Tera vivo. La vivo sur la insuloj evidentiĝas kruela kaj tute ne infaneca. La gejunuloj estas devigataj batali por defendi sian vivon kaj la vivon de siaj nevolaj kunuloj. Diversmaniere riveliĝas iliaj karakteroj kaj agoj. Amo, heroaĵo, amikeco kaj sindonemo najbaras kun perfido, malkuraĝo kaj perforto.
|

Rusa-esperanta biblia frazaro.
Kompilis Aleksandr Ŝevĉenko, Redaktis Viktor Aroloviĉ.
ISBN 978-5-7161-0193-7
184 paĝoj
Mendi en libroservo de UEA
Sur la kovrilpaĝo:
Pentraĵo de V.D. Polenov (1844–1927):
Kristo kaj la pekulino (1886), fragmento.
Sankt-Peterburg, Ŝtata Rusa Muzeo.
|

Arkadij kaj Boris Strugackij.
La burgo kondamnita
Trad. div.
ISBN 978-5-7161-0192-0
352 paĝoj
Mendi en libroservo de UEA
La grandioza Eksperimento. Organizita de kiu, kiam, kie? Ie en la Universo. En unuecan socialan komunumon oni lokigis homojn de diversaj nacioj, el diversaj sociaj tavoloj, ordoj. Absurda deviga ŝanĝado de profesioj inter la loĝantaro, de rubisto ĝis prezidento. La nekompreno de la eksperimentaj celoj provokas diversformajn protestojn. Pasiva protesto de ĉino-kortpurigisto Van, kiu obstine ne volas ŝanĝi la profesion kaj leviĝi laŭ socia ŝtuparo. Usonano Donald Kuper mortpafas sin. Hebreo Izja Kacman serĉas pruvojn de la Eksperimento en historiaj dokumentoj. La plej revoluciemaj organizas armitan ribelon kontraŭ ekzistanta socia ordo. Evidentiĝas, ke malgraŭ uzado de malaj metodoj, la celoj de nazia suboficiro Gejger kaj komsomolano Andrej en multo koincidas. Kiu el la protagonistoj estas pli proksima al la Universala Vero, ĉu estas la respondo al tiu demando?
|