Novaĵoj

Libroj en Esperanto en interretaj vendejoj

Librojn de eldonejo Impeto eblas aĉeti en pluraj retvendejoj.

Por loĝantoj de Rusio

Se vi estas loĝanto de Rusio, vi povas aĉeti ilin perpoŝte rekte ĉe ni en nia ruslingva retbutiko:
http://lernolibro.ru/

Ĝi havas du avantaĝojn: prezoj en ĝi estas preskaŭ 2-3-oble malpli altaj, ol en aliaj vendejoj (ĉar survoje al ili ekzistas pluraj revendisoj) kaj libroj de nia eldonejo aperas tie tuje post la apero (en kutimaj vendejoj ili povas aperi je 1-2 monatoj malpli frue).

Libroj de eldonejo Impeto en Moskvo

Libroj de eldonejo Impeto en Peterburgo

Se vi loĝas en Moskvo aŭ vizitas ĝin, vi povas trovi kaj aĉeti librojn en Esperanto, kiuj estis eldonitaj de eldonejo Impeto, en pluraj librovendejoj de la urbo.

Jen estas la plej grandaj kaj popularaj el ili:

Unu el la plej grandaj librovendejoj de Eŭropo "Biblio-Globus".

Ĝi estas tradicia partnero de nia Esperanto-eldonejo. Dum jam pli ol 15 jaroj tie aperas la plej novaj titoloj, eldonataj de Impeto.

Fragmento el “La Nobela prelego” de Iosif Brodskij

(El la rusa tradukis Mikaelo Povorin)

Hodiaŭ estas tre populara la aserto, ke verkisto, precipe poeto, devas uzi en siaj verkoj la lingvaĵon de la strato, la lingvaĵon de la popolamaso. Malgraŭ tuta sia ŝajna demokrateco kaj palpebla praktika profito por la verkisto tiu aserto estas absurda kaj estas atenco subigi la arton (ĉi-kaze literaturon) al la historio. Nur se ni decidu, ke por “homo sapiens” tempas halti en sia evoluo, tiam literaturo devu paroli en la lingvaĵo de la popolo. Alikaze la popolo parolu en la lingvo de literaturo. Ĉiu nova estetika realo pliĝustigas por la homo la realon etikan. Ja estetiko estas la patrino de etiko. La nocioj “bone” kaj “malbone” estas nocioj unuavice estetikaj, antaŭantaj la kategoriojn “bonfaro” kaj “malbonfaro”. En etiko “ne ĉio estas permesata”, ĉar en estetiko “ne ĉio estas permesata”, ĉar la kvanto da koloroj en la spektro estas limigita. Bebo, ankoraŭ nenion komprenanta, kun ploro refutanta nekonaton, aŭ, male, strebanta al li, refutas lin aŭ strebas al li, pere de la instinkto farante elekton estetikan, sed ne moralan.

Libroj de Impeto en Peterburgo

Libroj de eldonejo Impeto en Peterburgo

Se vi vizitas Peterburgon, vi povas trovi kaj aĉeti plurajn librojn en Esperanto, kiuj estis eldonitaj de eldonejo Impeto, en la grandega librovendejo, kiu situas en centro de la urbo.

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)