Novaĵoj

Literatura konkurso de Impeto

Verda PlumoEn 2012 “Impeto” havos 20 jarojn. Dum tiuj jaroj la eldonejo aperigis 129 librojn en kaj pri Esperanto. Okaze de la venonta jubileo, ni organizas konkurson de literaturaj recenzoj. Partopreni ĝin povas ajna esperantisto, kiu sendos recenzon pri ajna libro de “Impeto” al la konkursa adreso. Recenzoj povas esti jam publikigitaj, novaj, kun subskriboj de veraj nomoj aŭ de pseŭdonimoj. Ni atendas literaturajn recenzojn, t.e. ke ili unuavice malfermu sencon de la verko aŭ ĝia parto, klarigu problemojn, kiujn levis la aŭtoro, montru aktualecon (aŭ ne) de la verko, faru komparon kun aliaj aŭtoroj.
La konkurso okazos en du etapoj:
1. La venintaj recenzoj estos publikigataj en interreto, kie eblos esprimi sian opinion pri la recenzo kaj aljuĝi poentojn povos iu ajn deziranto.

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)