Eldonejo Impeto dum UK en Kopenhago

Anna Striganova kaj Dima Sxevcxenko prezentas eldonejon Impeto

Dum la 96-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis la 23-30-an de julio en Kopenhago, la eldonejo Impeto estis reprezentita en multaj aranĝoj. Kompreneble, dekojn da titoloj de la eldonejo eblis akiri en la libroservo de UEA, kaj pluraj el ili estis disaĉetitaj jam dum la unua tago, kio montris grandan intereson al la libroj de Impeto. Dum “Movada Foiro”, kiun partoprenis ĉirkaŭ cent diversaj Esperanto-organizoj, eldonejo Impeto prezentis la plej novajn librojn en Esperanto sur la stando, kiun preskaŭ ĉiam estis malfacile aliri pro amaso de interesiĝantoj. Kelkaj libroj de la eldonejo estis reprezentitaj ankaŭ ĉe la stando de Rusia Esperantista Unio.
Dum la kongreso la interesiĝantoj, legantoj kaj amikoj de la eldonejo povis ricevi diversajn informojn pri la libroeldona agado ĉe komuna budo de Impeto kaj projekto de Anna Striganova kaj Dima Ŝevĉenko “Fabelaj Mondoj”. La budon vizitis pluraj centoj da esperantistoj el dekoj da landoj.
Dum la tradicia programero “Libroj de la Jaro”, kiu okazas ĉiujare dum UK-oj kadre de la Tago de Libro, estis prezentitaj 12 libroj, kiujn edonis Impeto en la periodo inter Havana kaj Kopenhaga UK-oj. La gvidantino de la programero Claude Nourmont aparte notis la buntecon de la titoloj, aperintaj ĉi-jare en la eldonejo.
La libroj de la eldonejo Impeto estis prezentataj ankaŭ kadre de aŭtoraj duonhoroj. Tiel, Amri Wandel dum sia aŭtora duonhoro prezentis ankaŭ la libron de Nikolao Gudskov “Origino de la vivo sur la tero”, por kiu li verkis la antaŭparolon, kaj dum la lasta tago de la kongreso Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova prezentis proprajn originale verkitajn en Esperanto librojn “La tero, kiu volis forflugi” kaj “Ŝipeto Narklo”, kiuj estis eldonitaj kadre de la libroserioj “Fabelaj mondoj” kaj “Ĉielarka nebulo”.






Anna Striganova kaj Dima Sxevcxenko prezentas eldonejon Impeto

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)