La rabiaj aĵoj de l' jarcento
Arkadij Strugackij, Boris Strugackij
La rabiaj aĵoj de l’jarcento.
M.: Impeto, 2026. — 218 p.
ISBN 978-5-7161-0328-3
«La rabiaj aĵoj de l’jarcento», verkita en 1964, la unuan fojon estis eldonita en 1965. Literaturistoj nomas ĝin utopio aŭ “malutopio en utopio”, kiu estis metita en la formon de ĝenro de la detektivo kun aktiva dinamika suĝeta linio. Ĝi estas parto de filozofia scienc-fikcio, kiu en la tempo de USSR havis kiel unu el la celoj pristudi la trajtojn kaj perspektivojn de la homa socio kaj respondi al pluraj demandoj, kiuj estis aktualaj tiam, kaj multaj el kiuj restas aktualaj ankaŭ nuntempe.
Tradicie por scienc-fikciaj verkoj de fratoj Strugackij atentokaptaj okazaĵoj de la romano, priskribitaj per bonega literatura lingvo, kuniĝas kun la profundaj filozofiaj meditoj pri la esenco de la individua homa psikologio kaj ekzisto de la homaro kaj de la vivo ĝenerale.
Kiel okazas ankaŭ en la aliaj verkoj de la aŭtoroj, en «La rabiaj aĵoj de l’jarcento» fratoj Strugackij aŭguras aperon de la teknologioj, kiuj ne ekzistis en la tempo, kiam ili verkis: sendrataj rimedoj por interŝanĝi la informojn, memregantaj aparatoj ktp.
«La rabiaj aĵoj de l’jarcento» certe okupos bonan lokon en via Esperanta biblioteko.
Kie mendi?
Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.
Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.
Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:
Katalogo
Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.



