La loĝata insulo

La loĝata insulo

Arkadij Strugackij, Boris Strugackij.
La loĝata insulo.
Tradukis Mikaelo Bronŝtejn
Pentristo Vjaĉeslav Tje
Moskvo: Impeto, 2005. 304 p.
ISBN 5-7161-0122-4

Mendi en libroservo de UEA

Mendi ĉe Lernolibro.Ru (por loĝantoj de Rusio)

Maksim Kramerer, dudekjara kosmoŝipisto de GLS – Grupo de Libera Serĉo, neatendite trafas al nekonata planedo, ĉar dum meteoratako lia ŝipo grave averias. Ĉiuj homoj sur la planedo estas sub kontrolo de Nekonataj Patroj. Ili uzas radiadantajn turojn por obeigi la loĝantaron, sed ne ĉiuj obeas. Tiujn oni persekutas, mortigas aŭ sendas al danĝeraj por la vivo punlaboroj. Juna, atletika, iom naiva Maksim, la naskiĝinto de la komunisma sistemo, strebas unuope ŝanĝi la ekzistantan ordon, sed nescio de la lokaj specifaĵoj ĉiam puŝas lin al misaj agoj. Massarakŝ kaj massarakŝ! Ĉu unu soldato militon faras?

En 2009 duparta filmo “La loĝata insulo” furoris en Rusio. Reĝisoro F. Bondarĉuk.

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)