Vastaj emocioj kaj neperfektaj pensoj

Vastaj emocioj kaj neperfektaj pensoj
Rubem Fonseca

Vastaj emocioj kaj neperfektaj pensoj
Tradukis Rogério Ferreira

Respondeca redaktoro Elena Sevĉenko

Mendi en libroservo de UEA

Mendi ĉe Lernolibro.Ru (por loĝantoj de Rusio)

Sur la fronta kovrilo: Pablo Picasso (1881-1973), Danco (1925)
Sur la dorsa kovrilo: Kazemir Maleviĉ (1878-1935), Rajdas ruĝa kavalerio de oktobra ĉefurbo defendi sovetan landlimon (ĉ. 1932)

La ĉefa figuro kaj rakontanto de ĉi tiu romano de la brazila verkisto Rubem Fonseca estas iu reĝisoro, kiu enretiĝas en implikon pri murdo kaj altvaloraj ŝtonoj, samtempe kiam li provas transformi en scenaron por filmo unu el la plej senegalaj verkoj de la rusa literaturo, la "Ruĝa Kavalerio", de Isaak Babel.
Realaĵo kaj fikcio, dormo kaj maldormo kunfandiĝas en intrigan historion, kies fono estas la kinarto.

La tradukisto dankas al Prof. Carlo Minnaja pro la laboro revizia

Titolo de la originalo en la portugala: Vastas Emoções e Pensamentos Imperfeitos

Фонсека Р. Vastaj emocioj kaj neperfektaj pensoj / Рубем Фонсека. Широкие эмоции и несовершенные мысли. На языке эсперанто. Пер. с португальского. – М.: Импэто, 2010. – 304 с. ISBN 978-5-7161-0217-0

José Rubem Fonseca naskiĝis en la Ŝtato Minas Gerais, Brazilo, la 11-an de majo 1925, sed loĝas en Rio-de-Ĵanejro ekde sia 8-a jaro. Li diplomiĝis pri Juro kaj plenumis plurajn funkciojn, antaŭ ol tuttempe dediĉi sin al la literaturo. Ekde sia famiĝo, post publikigo de siaj tri unuaj volumoj de rakontoj, Os Prisioneiros (1963), A Coleira do Cão (1965) kaj Lúcia McCartney (1967), José Rubem Fonseca rifuzas doni intervjuojn aŭ paroli antaŭ publiko. Liaj fotoj estas raraj kaj, kiel li mem asertas, li kredas, samkiel Joseph Brodsky, ke la vera biografio de verkisto kuŝas en liaj libroj. Konsiderata en la eksterlando la plej grava brazila verkisto ankoraŭ viva, Rubem Fonseca estis unu el la unuaj brazilaj verkistoj ĝisfunde studantaj la anglosaksan literaturon, ĉefe usonan, de kiu li ricevis sian plej fortan influon. Liaj verkoj karakteriziĝas ĉefe per sia seka kaj trafa stilo, kie volupto, urba violento, policanoj, prostituitinoj, almozuloj kaj murdistoj kunfandiĝas en unu solan intrigon. En 1975, lia libro de rakontoj Feliz ano novo havis sian disvendadon malpermesita de la Ministerio pri Justico en la tuta nacia teritorio sub la preteksto, ke “ĝi eksterigas materialon kontraŭan al la moralo kaj bonmoro”. En 1977, Rubem Fonseca procesis la Ŝtaton, proceduro kiu daŭris pli ol dek du jarojn, kaj nur en 1989 la verkisto atingis favoran decidon, kiu liberigis la libron. Liaj ĉefaj verkoj estas: Lúcia McCartney (rakontoj, 1967), O caso Morel (romano, 1973), Feliz ano novo (rakontoj, 1975), O cobrador (rakontoj, 1979), A grande arte (romano, 1983), Bufo & Spallanzani (romano, 1986), Vastas emoções e pensamentos imperfeitos (romano, 1988) kaj Agosto (romano, 1990). Li gajnis plurajn premiojn, inter kiuj, kvinfoje Jabuti-premion kaj en 2003 Camões-premion, specon de Nobel-premio, aljuĝata de la registaroj de Brazilo kaj Portugalio, pro la tutaĵo de lia verkaro. José Rubem Fonseca ankaŭ verkas scenarojn por filmoj, pluraj premiitaj.

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)