Eterna, de la bibliaj pratempoj batalo inter Lumo kaj Obskuro, Blanka magio kaj Nigra magio, la Nokta patrolo kaj la Taga patrolo. Evidentiĝas, ke en la granda absolute moderna metropolo, kie svarmas homoj, aŭtoj, trajnoj, aviadiloj, ankaŭ tute nature troviĝas loko por magiistoj, vampiroj, bestfantomoj, sorĉistinoj... Ili ne demonstras sin antaŭ la ordinaraj homoj. Laŭ la malnova kontrakto, la granda milito inter la Lumo kaj la Obskuro ne okazas, la ekvilibron subtenas patroloj de ambaŭ flankoj. Tiuj patroloj ekzistas en ĉiuj urboj de ĉiuj landoj, simple ni ilin ne atentas. Sed subteni la konstantan ekvilibron estas ege malfacila tasko...
En 2007 en Rusio estis produktita duparta samtilola filmo, kiu havas grandan sukceson.