Serio "Fabelaj Sekretoj" de Anna Striganova

Fabelo estas la plej antikva literatura ĝenro de homa mondo, kies origino apartenas al epoko tiom antikva, ke ni preskaŭ nenion scias pri ĝi. En primitiva socia sistemo ne ekzistis ankoraŭ konataj al ni sociaj roloj, eĉ familio tiam ne ekzistis, sed jam aperis la unuaj fabeloj pere de kiuj homoj penis iomete kompreni la mondon kaj rakonti ĝin al aliaj homoj.

Libretoj de la serio malkovras sekretojn de antikvaj fabeloj kaj iliaj herooj kaj fojfoje rakontas ankaŭ fabelojn el vivo de aŭtoro mem.

Libretoj estas ilustritaj per fotoj de pupoj, kreitaj de la aŭtoro, kaj de aŭtoraj pentraĵoj

Ĉiuj libroj el la serio:

• Mendi en libroservo de UEA

• Mendi en libroservo de FEL (entajpu "Striganova")

La libroj:

Miraklo de unu momento: Unu sola momento – kaj brile eksplodinte en la ombro, disflugante naskiĝas la stela universo. Unu sola momento – kaj la lasta folio lasas sian arbon. Unu sola momento – kaj la kandelo prilumas ĉambron kaj faras ĝin videbla. Momento estas unu el la plej belaj mirakloj de la mondo kaj la plej homecaj mirakloj...
Mendi ĉe UEA
Mendi ĉe FEL
Fabeloj de la mezepoko: Mezepoko estas periodo de senfinaj bataloj, kruelaĵoj, doloro, maljusteco, flamo ene de kiu mortis la plej bonaj kaj la plej kuraĝaj. Sed samtempe tio estas periodo de noblaj kavaliroj, de brilaj reĝoj, de palaj kaj belaj damoj je nomo, de kiuj oni ne timas ja fordoni la vivon. Epoko morna, sed plenplena de profunda kaj melankolia romantiko, ĝi estas fonto de la plej misteraj kaj la plej kontraŭdiraj fabeloj...
Mendi ĉe UEA
Mendi ĉe FEL
Fabeloj pri malicaj estaĵoj: Oni diras, ke dum antikvaj tempoj, kiam Atlantido ankoraŭ ne dronis en mornaj ondoj, kiam dioj ankoraŭ vizitis teron kaj dancis dum homaj festoj, tiam malbono tute ne ekzistis. Ĉiu saĝa plenkreskulo tuj ekridos, aŭdinte similajn vortojn, ĉu li pravos? Nur parte. Certe, antikvaj homoj same militis, same malsanis, same mortis en plena soleco, sed filozofie malbono ne ekzistis...
Mendi ĉe UEA
Mendi ĉe FEL
Fabeloj pri komenco: Komeco havas sian odoron, pri kiu scias kaj birdoj, kiuj ne kantas anticipe, kaj folioj, kiuj ne rapidas rompi siajn kuŝejojn burĝonojn. Estas multaj fruaj odoroj – tiu de la degelanta neĝo, tiu de malseka tero, tiu de sunvarmigita polvo. Sed komenco havas alian odoron – odoron de la unua printempa pluvo...
Mendi ĉe UEA
Mendi ĉe FEL
Fabeloj pri amo: "Nur kiam mi amas mi komencas aŭdi sonon de paŝoj de Titanino Ananka-Neevitebleco”. Mi komprenis, kial stranga dio devis krei nin por ami lian mondon. Ĉar nur en sono de paŝoj de Titanino Ananka ajna amo iĝas mirakla. Neniam vi ridetos tiel kiel vi ridetis ĵus. Ananka, paŝas laŭte laŭ mia korpo kaj animo. Mi neniam plu vidos tion, kion vidas nun, mi havas neniun esperon eĉ al tute eta eterno. Kaj mi amas...
Mendi ĉe UEA
Mendi ĉe FEL
Fabeloj de la neserioza heroo: Je via servo estas neserioza heroo. Neniam eblas kompreni, ĉu tiaj herooj parolas serioze,aŭ ŝercas, do vi ne tro kredu al mi, ĉu bone? Ni ne tro ŝatas zorgi pri grandaj aĵoj, nia animo ne ŝatas enŝovi en sin rokojn kaj marojn, reĝojn kaj diojn. Sed tute volonte mi salutas ĉi tie, dum mia solstico, en mia mondomezo, ŝtonojn, kiuj tute trolece tiras al mi siajn malvarmajn nazojn, kiuj kokete ordigas antaŭ mi siajn longajn muskajn harojn...
Mendi ĉe UEA
Mendi ĉe FEL

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)