Simeono

Simeono

Mikaelo Bronŝtejn
Simeono Abunde dokumentitaj fantazioj pri unu esperantista vivo
Kaŭno – Moskvo – Tiĥvin: Impeto, 2022. — 454 p., il. ISBN 978-5-7161-0320-7

Mendi en libroservo de UEA

Mendi ĉe Lernolibro.Ru (por loĝantoj de Rusio)

Nova romano de Mikaelo Bronŝtejn prezentas la ĉefajn etapojn de la evoluo de Esperanto-movado en Soveta Unio surbaze de la biografio de Simeono Podkaminer (1901–1982) – eminenta esperantisto, vicprezidanto de Mondpaca Esperantista Movado (MEM) kaj Honora membro de Universala Esperanto-Asocio. Simeono estis unu el la kunfondintoj de Sovetrespublikara Esperanto-Unio, ĉeforganizanto de la Sesa kongreso de SAT en Leningrado (1926). Li partoprenis en la Dua Mondmilito, agante dum la 900 tagoj de la Leningrada blokado kaj poste; li estis honorita per multaj militaj ordenoj kaj medaloj. La aŭtoritato de Simeono grave influis la restarigon de Esperanto-movado en la postmilita periodo. La neordinaraj eventoj el la vivo de la protagonisto certe kaptos atenton de la legantaro.

* * *
Delonge mi deziris prezenti la tutan historion de sovetia Esperanto-movado per la vivo de unu eksterordinara persono. Same delonge mi sciis, kiu devas esti tiu persono. Nur Simeono, la esperantisto, kiu ludis gravan rolon en la landa Movadodum pli ol 60 jaroj, do preskaŭ dum la tuta ekzistoperiodo de Sovetunio. Mi forlasis mian kutimon prezenti la citaĵojn kaj dokumentojn en la aŭtentika lingvo kun posta traduko. En tiu ĉi libro ĉio aperas nur en Esperanto, ĉar mi opinias, ke ĝin, la romanon, legos nur la esperantistoj. Eble tamen mi eraras…

Mikaelo Bronŝtejn

Vere impona laborego, kiu stimulas plurajn kaj malsamajn konsiderojn pri kio estis la malvarma milito ankaŭ trairinta la Esperanto-movadon. La romano vere allogas ĝis la fino. Koran gratulon!

Carlo Minnaja

La aŭtoro provas klarigi al ni la situacion de la Esperanto-movado precipe en la lastaj jaroj de la pereanta Soveta Unio. Ĉion mi legis kun streĉita atento. Komence mi iom dubis, ĉu konvenas tia miksa prezento de faktoj kaj rakonto, sed iom post iom mi konvinkiĝis, ke Bronŝtejn faris tre bonan laboron. La leganto ofte sin demandas, kio estas pli reala: la rektaj citaĵoj aŭ la kunliga teksto. Sed fakte la tuto donas imagon ne nur pri la esperoj de esperantistoj, sed ankaŭ pri la absurdo, kiun karakterizis la reganta politiko en la poststalina tempo. Ĉarman aromon donas la rilatoj inter Simeono Podkaminer (1901–1982), kiu dum la preskaŭ okdekjara vivo (inkl. de pli ol 60-jara esperantisteco) konservis sian entuziasmon pri la Oktobra Revolucio, kaj la preskaŭ 50 jarojn pli juna aŭtoro, karese-persiste nomata “bubo”. Ne tre surprize, per fikcia konversacio de Bronŝtejn kun la “spirito” de Podkaminer la libro atingas preskaŭ realecan konkludon.

Ulrich Lins

Nia komunumo povas fieri pri malmultaj membroj pli elstaraj ol Semjon Podkaminer. Kaj pri malmultaj aŭtoroj pli brilaj ol Mikaelo Bronŝtejn. El la renkonto de tiuj du nomoj rezultis nun fascina verko, peco el la reala vivo kiu samtempe estas alta beletro.

István Ertl

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)