Simboloj de Rusio

Simboloj de Rusio

Vladimir Opletajev. Simboloj de Rusio. Originale verkita en Esperanto. — Moskvo:Impeto, 2015. — 100 paĝoj.

ISBN 978-5-7161-0271-2

Tiu ĉi libro tekstas pri historiaj eventoj, naciaj simboloj, kiuj
malkovras la varian kaj senfundan mondon de la rusa popola kulturo
kaj konatigas scivolemajn legantojn kun interesaj historiaj faktoj,
kulturaj trezoroj, unikaj geografiaj objektoj de Rusio.

Mendi en libroservo de UEA

Mendi ĉe Lernolibro.Ru (por loĝantoj de Rusio)

Vladimir Opletajev (nask. 1954) – ruso, loĝanta en la okcidentsiberia
urbo Surguto, filologo, esperantistiĝis en 1972, aktivas en la
Ural-Siberia esperantista movado, instruas Esperanton, partoprenas
regionajn instruajn kaj kultur-klerigajn programojn de esperantistoj,
verkas artikolojn. “Simboloj de Rusio” , kiel krea projekto, estis
iniciatita en la jaroj de lia kunlaboro kun la revuo “Komencanto” kaj
atestas la grandan intereson de la aǔtoro pri la patrolandaj historio
kaj kulturo.

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)