Herooj de la 21-a jarcento: Vismar

Recenzo en Scienco kaj Kulturo № 3(83) 2009

Vismar. Originala romano.

Pasintaj jarcentoj havas multajn renomajn literaturajn heroojn. La nova, 21-a, ĝis nun ne dorlotis nin. Eble mi legas ne tiujn librojn. Sed ja okazis. Inter senĉese kuranta, krianta, pafanta, magianta, blasfemanta kaj kotopo-anta kohorto de novaj literaturaj personoj, fin-fine aperis nehasta, vere alloga, profunda, centprocente apartenanta al nuna jarcento protagonisto. Maljunulo Vismar. Li venis el la pasinta jarcento en modernan vivon. “Antaŭlonge, estinte ankoraŭ knabeto li elkalkulis, kiom da jaroj li havos, kiam finiĝos la dudeka jarcento — kiun li tiam kredis senfina, eterna”. Sed jen, komenciĝis la dudekunua, kaj Vismar mire konstatis, ke li estas jam maljunulo, kaj la Vivon kaj Tempon li jam observas alimaniere, ne kiel en la infanaĝo. “Kaj ankaŭ la Tempo alimaniere traktas lin”. Homa Tempo estas malpli ol cent jaroj. Por plejmultaj el ni la pasinta jarcento estas la tempo de infanaĝo, kaj ni ĉiuj iĝas maljunuloj de la 21-a jarcento. Ni ĉiuj estas iasence vismaroj, ostaĝoj de la Tempo.

Ekzistas diversaj ekzemploj de rilatoj inter sanaj, agoplenaj socianoj kaj maljunuloj. Ĉe multaj kaŭkaziaj popoloj la maljunuloj, “estimataj avoj”, havas absolutan aŭtoritaton. Iliaj vortoj estas leĝo por pli junaj samgentanoj. Kaj tio estas komprenebla. Ja ilia vivosperto estas unika. En alia okazo, antaŭnelonga moro de unu el nordaj gentoj devigis lasi siajn maljunulojn sole morti en tundro. Ĉu kruele? Jes. Se ne konsideri, ke iliaj plenfortaj parencoj ofte staris antaŭ malfacila elekto inter malbono kaj malbono: al kiu doni restintan pecon: ĉu al senforta kaj ne kapabla labori maljunulo, aŭ al suĉinfano, eble al graveda virino? Jen kia estas siaspeca ekzemplo de prasocia eŭtanazio. Tiuj ekzemploj estas el la dudeka jarcento. Kiun el du la homaro pretas preni en la jarcenton dudekunuan? Ŝajnas, ke ŝancoj por ambaŭ nun estas egalaj. Aktive konsumanta homaro ofte rilatas al maljunuloj kiel al nebezonataj jam, tedemaj kaj nekompreneblaj estaĵoj.

Du fortoj samtempe nestas en la animo de maljunulo Vismar. Li iĝas ermito, evitas kontaktojn, fermas sin post kvar izolaj bariloj-cirkloj, la kvara el kiuj estas “en li mem”. Nekomprenebla, fermita oldulo. “Vi estas malnormala, Vismar”. La dua forto, male, devigas lin serĉi kontaktojn kun la ekstera mondo, strebas al mizerikordo. Sed tiuj kontaktoj estas minimumaj: “rito — la demando, rito — la respondo”, ofte ĝenerale senvortaj.

Diference de multaj aliaj homoj, Vismar havas gravan avantaĝon: li havas monon. Ofte la bonagojn li efiktivigas helpe de abrupta frazo: “Mi pagos”. Vismar ne estas riĉulo, kiu malavare disdonas, liaj bonagoj estas strikte elektemaj. Li demandas sin enanime, ĉu homoj efektive estimas lin, ne lian monon? Li volas “kredi-esperi”, ke lin. Sed la inklino al izoleco, elektemaj bonagoj foje provokas konfliktojn inter li kaj aliuloj. Tiel, la Knabino sentas respondecon pri ĉiuj hundoj, dum Vismar preferas la solan, por li anime proksiman. Sed la konfliktoj ne evoluas dank’ al iĝinta jam ŝablona frazo: “Mi pagos!” Grava kontrasto, ekzemple, kun protagonistoj de fratoj Strugackij kaj ilia eterna “Feliĉon por ĉiuj! Senpage!”

La societo de mizerikordo — triopo, laboranta en la azilo por senhejmaj hundoj, same kiel Vismar, estas fermita por eksteraj kontaktoj. Hazarda homo ne trafos ĉi tien, eĉ se li pretas doni monon. La societo defendas sin helpe de cirkloj: vera barilo, ĉirkaŭanta la azilon, kaj la barilo en la animoj de ĉiuj, kiuj en la azilo laboras kaj loĝas, — homoj kaj hundoj. Por Vismar la plej grava agnosko, pli grava ol iu ordeno aŭ mono, estas ladpoteto kun eluzitaj randoj: “...ili ĉiuj havas sian sur la breto superkrana, kun nomoj alskribitaj. Vismar tiel sentis: la personaro de azilo tiam lin enakceptis definitive, kiam apud la tri trinkpotetoj aperis la kvara kun surskribo VISM”. Ĉiuj en la azilo komprenas unu la alian sen vortoj, agas sendevige, senordone, kaj tio konvenas por Vismar. Vismar trovis sian niĉon. Laŭ trafaj vortoj de unu el vizitantoj, Vismar nun estas “azila homo”, same plenrajta, kiel la Knabino, Kuracisto aŭ Helpisto — konstantaj laborantoj de la azilo.

Malgraŭ multaj antaŭaj travivaĵoj, la vivo de Vismar ne ŝajnas nun tragika. Ĝi elradias estimon kaj trankvilon. Plej tragike en la romano aspektas la Knabino. Juna, svelta, tamen ne bela. “Ŝi ne plaĉas al viroj, tial ŝi solas”. La Knabino estas plenpotenca mastrino en la hundazilo. Nur ŝi respondecas pri ĉio. Iaspeca reĝino de la forportado de hundaj fekaĵoj kaj preparado de miksmanĝaĵoj. Vismar foje-foje vidas ŝin eĉ beleta, kiam ŝi zorgas pri la plej fava hundo. Sed ŝi revas pri alio. Kaj pro tio “la Knabino ofte nervozas”. Eble por ŝi entute ne estas pli konvena loko en la mondo. Sed venas la tago, kiam la malbeleta Knabino ekfloras. “Vismar sentas varmon, radiantan el la Knabino”. Tre baldaŭ ŝi povas forrajdi sur sia biciklo por ĉiam. Renkonte al alia vivo, al sia Eta Princo, por kapti fabelan Bluan Birdon. Eble ŝia provo fiaskos, dolorigos. Sed tio estas ŝia elekto, kaj ŝi pretas provi. Vismar kaj la Doktoro, saĝaj maljunuloj, komprenas tion, sed ne rajtas ĉi-okaze doni iajn konsilojn al la junulino. Ŝi rajtas ŝanĝi la vivon. Kaj tio estas tragika. Kio okazos al tiu rompebla mizerikorda mondeto, kiun ŝi regis?

La granda Hundo emfazas la maljunecon kaj solecon de Vismar. Neniam antaŭe apud li estis tiom komprenema kunulo. La Hundo kvazaŭ prezentas la respegulitan animan mondon de Vismar. “Ĝi ankoraŭ vivas, sinjoroj”, — multfoje ripetas la Helpisto pri la Hundo. La samon eblas diri ankaŭ pri Vismar. Li petas la Hundon: “Eltenu, vi estas por mi la ekzemplo”. Vismar pretas plu vivi, por esti apud la Hundo kaj zorgi pri ĝi. Fajna fadeno, kiu ĉiam emas disŝiriĝi, ligas Vismaron kun la mondo. La apero de la Hundo iom firmigis la fadenon, farigis la vivon de Vismar pli signifa, kaj ni esperu, pli longa. Se iun tagon Vismar ne aperos sur la monteto por porti siajn elektitajn bonagojn al la homaro, la mondo ne malaperos, restos. Sed tio estos jam alia, senvismara mondo.

Aleksandr Ŝevĉenko

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)