Dudek kvar horoj el la vivo de virino

Dudek kvar horoj el la vivo de virino

Stefan Zweig
Dudek kvar horoj el la vivo de virino
Moskvo: Impeto, 2016. — 64 p.
ISBN 978-5-7161-0287-3
Tradukis el la germana Detlef Karthaus
Teknika redaktoro Anna Striganova
Respondeca redaktoro Dmitrij Ŝevĉenko
Provlegis Paŭl Peeraerts

Mendi en libroservo de UEA

Mendi ĉe Lernolibro.Ru (por loĝantoj de Rusio)

Zweig estis majstro de la psikologia novelo kaj ĉi tiu, verkita en
1927, estis filmita kvinfoje inter 1931 kaj 2002.
La sceno estas pensiono proksime al Montekarlo, kie la rakontisto
prezentas al ni internacian gastaron kaj ĝian viglan diskuton post
subita skandalo. Dum la gastoj, el diversaj landoj kaj kun diversaj
temperamentoj, defendas siajn kontraŭstarantajn vidpunktojn, la komprenema
rakontisto filosofie ekzamenas la situacion. Lia senantaŭjuĝa
sinteno gajnas por li la simpation de maljuna angla vidvino kaj ŝi
aŭdace firmdecidas rakonti al li aferon el sia vivo, kiu turmentis ŝin
dum multaj jaroj.

Originala titolo en la germana: “Vierundzwanzig Stunden aus dem Leben einer Frau”

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)