Mi stelojn jungis al revado

Mi stelojn jungis al revado

Mikaelo Bronŝtejn
Mi stelojn jungis al revado
M.: Impeto, 2016. — 566 p., il. ISBN 978-5-7161-0286-6

Mendi en libroservo de UEA

Mendi ĉe Lernolibro.Ru (por loĝantoj de Rusio)

En la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento aperis ebleco aliri la arkivojn de KGB (Komitato pri la Ŝtata Sekureco). La persekutoj kontraŭ esperantistoj en Sovetio antaŭ la Dua mondmilito estis esploritaj kaj konfirmitaj dokumente.
Mikaelo Bronŝtejn en la nova romano pentras la eventoriĉan epokon dudek jarojn longan inter 1918 kaj 1938. Dum tiuj jaroj estis kreita kaj evoluinta Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU), la plej agema kaj la plej multenombra landa asocio de esperantistoj. Verece kaj konvinke la romano prezentas la sortojn de ordinaraj esperantistoj kaj de SEU-gvidantoj, tragike pereintaj aŭ ekzilitaj en la koncentrejoj dum la stalinaj reprezalioj.



La nova libro de Mikaelo Bronŝtejn estas beletra romano. Tamen ĝi ne estas ordinara beletro, ĝi estas bazita sur abunda esploro de dokumentoj el la priskribata tempoperiodo. Ĝi guste transdonas la atmosferon de tiu freneza tempo. En la esperantista agado nialande ni sentis reeĥojn de tiu frenezo eĉ duonjarcenton poste.
Vladimir Samodaj

Kovrante la jarojn de 1918 ĝis 1938, tiu ĉi romano kondukas nin al periodo, kiu komence estis plena de esperoj kaj revoj, sed finiĝis en terura tragedio. Konantoj de la historio de Rusio/Soveta Unio bone scias, pri kio temas: pri la tempo ekde la Oktobra Revolucio ĝis la Stalina “Granda Purigo”. La romano proksimigas al ni la du jardekojn per la okuloj de esperantistoj. Aperas la nomoj de viktimoj: bone konataj nomoj kiel Eŭgeno Miĥalski, Dmitrij Sneĵko, Roman Nikolskij kaj Ernest Drezen, sed ankaŭ la SAT-gvidanto Eŭgeno Lanti kaj la japana verkisto Akita Uĵaku. Tiuj homoj rolas kune kun pluraj fikciaj personoj, tiel ke estiĝas fascina bildo de tumulta epoko. La rakontadon spicas aŭtentikaj citaĵoj el siatempaj gazetoj kaj libroj.
Ulrich Lins

La romano de Mikaelo Bronŝtejn interteksas en unika maniero fadenojn rusajn kaj Esperantajn. Post la romanegoj de John Francis kaj Raymond Schwartz, jen niaepoke naskiĝis romano kiu panoramas turmentajn jardekojn de Sovetio tra sortoj streĉe interplektitaj. Ne eklegu ĝin, se vi ne volas resti katenita dum semajnoj!
Istvan Ertl

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)