Lecionoj por knabo. Noveloj

Lecionoj por knabo. Noveloj

Mikaelo Bronŝtejn Lecionoj por knabo. Noveloj. Originale verkitaj en Esperanto. 2-a eldono, korektita — M.: Impeto, 2018. — 136 p.
ISBN 978-5-7161-0300-9

Mendi ĉe UEA

Mendi ĉe Lernolibro.Ru (por loĝantoj de Rusio)

Respondeca redaktoro Dmitrij Ŝevĉenko
Pentristoj Michelle Paumier, Anna Striganova
La unuan eldonon de la novelaro “Lecionoj por knabo” eldonejo “Impeto” lanĉis en 2009 omaĝe al la sesdekjariĝo de Mikaelo Bronŝtejn. La noveloj el la libro ricevis vastan aprobon de la legantoj kaj favoran kritikon; la eldonkvanto estas delonge disvendita.
Kelkaj el-inter la noveloj estis tradukitaj kaj publikigitaj en la angla, franca, rusa kaj sveda lingvoj. Entreprenante la duan eldonon “Impeto” eliminis la gratulajn paĝojn, ne plu aktualajn, metinte en la novan libron la tekstojn, reviziitajn laŭbezone, kaj multajn ilustraĵojn, kompleze faritajn de la pentristino Michelle Pomier.

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)