Origino de la vivo sur la Tero

Origino de la vivo sur la Tero

Nikolao Gudskov.
Origino de la vivo sur la Tero.
Moskvo: Impeto, 2011. – 80 paĝoj, ilustrita. (Serio “Familia biblioteko”) ISBN 978-5-7161-0224-8
Scienca redaktoro prof. Amri Wandel, Universitato de Jerusalemo
Respondeca redaktoro Aleksandr Ŝevĉenko

Mendi en libroservo de UEA

Mendi ĉe Lernolibro.Ru (por loĝantoj de Rusio)

Enkonduko de la redaktoro

La demando, ĉu ekzistas vivo ekster la tero, ĉiam fascinis la homaron. Kiel unu el miaj plej ŝatataj esplor- kaj instru-fakoj, mi traktis tiun fascinan temon en miaj libroj “La Kosmo kaj Ni” kaj “La Universa Lingvo” kaj en pluraj prelegoj kadre de la Internacia Kongresa Universitato. Tiu ĉi libro tuŝas rilatan demandon, ne malpli ravan kaj misteran: kiel estiĝis la vivo sur nia planedo. Plena kompreno de la komenco de biologia kemio, de la transiro de simplaj organikaj molekuloj al kompksaj molekuloj kiel proteinoj kaj DNA en la pra-Tero, ankoraŭ estas for: la scienco tiurilate ne multe progresis de la fama eksperimento de Urry kaj Miler antaŭ duonjarcento. Despli mankas informoj pri la sekva paŝo – la transiro de la unuaj mem-multobliĝantaj molekuloj al vivantaj ĉeloj, ĉu arĥeoj, la pra-bakterioj, aŭ kompleksaj multĉelaj vivantaj estaĵoj kiel ameboj, plantoj kaj homoj. Kial gravas tiuj demandoj? Unue, ni ŝatus kompreni de kie ni venas: kiel evoluis niaj biologiaj radikoj, kiam kaj kiel okazis la transiro de senviva materialo al vivantaj, evoluiĝantaj estaĵoj. Due, kompreno de tiu evoluo estas ŝlosila paŝo survoje al solvo de la demando, ĉu povas ekzisti vivo en la kosmo ekster la Tero. La kosmo estas tre malfavora medio por evoluo de vivo simila al tiu surtera. For de la steloj ĝi estas preskaŭ tute malplena kaj tre malvarma. La steloj mem estas similaj al nia Suno – fornegoj de bolanta gaso, multe tro varmaj por kiu ajn formo de vivo. La loko taŭga por trovi vivon en la formo konata al ni estas do la regiono ĉirkaŭ la steloj – ne tro for kaj ne tro proksima, kie la temperaturo sur eventualaj planedoj ebligus likvan akvon (kompreneble, tiu kondiĉo rezultas de la hipotezo, ke por evoluo de vivo kiel ni konas estas bezonata likva akvo; eblas imagi vivon, kiu estas bazita sur aliaj kondiĉoj kaj elementoj, sed ni ne havas pruvon ke tia vivo efektive ekzistas). Dum multaj jaroj oni kredis ke ekzistas vivo sur la planedo Marso. Per teleskopo oni povas vidi misterajn liniojn sur la surfaco de Marso, kaj oni supozis, ke ili estas artefaritaj kanaloj, eble fositaj por konduki akvon. En la lastaj jardekoj oni sendis esplor-rakedojn al Marso kaj nun ni scias, ke ĝi estas seka, malvarma dezerto kaj en ĝia maldensa atmosfero mankas oksigeno. Ne eblas tamen refuti la eblecon ke ekzistis sur Marso primitiva vivo antaŭ miliardoj da jaroj. Fine de la antaua jarcento oni trovis en meteorito el Marso spurojn, kiujn kelkaj sciencistoj interpretis kiel primitvaj pra-bakterioj. Ĉu vivo povintus aperi, aŭ efektive aperis, sur Marso samkiel sur Tero? Ĉu eblas ke la vivo sur Tero efektive alvenis de Marso aŭ de alia planedo? La respondo al tiuj demandoj estas forte ligita al la demando kiel komenciĝis la vivo sur la Tero. Eĉ se montriĝos, kiel multaj sciencistoj kredas, ke el la planedoj de nia sun-sistemo nur la Tero estas taŭga por vivo, eblas trovi vivon sur aliaj planedoj ekster nia sun-sistemo. La nombro de la steloj estas tre granda: en nia Galaksio troviĝas pli ol cent miliardoj da steloj. Eĉ se malgranda parto de ili posedas planedojn, eblas trovi multajn planedojn kun taŭgaj kondiĉoj por evoluo de vivo. En la lasta jardeko astronomoj trovis centojn da planedoj ĉiukau steloj relative proksiamaj al ni (“nur” dekoj da lumjaroj, milionoble pli foraj ol la distanco inter la Tero kaj la Suno). Kelkaj el tiuj plandeoj eĉ similas al Tero laŭ grandeco kaj konsisto. Ĉu vivo simila al Tereca vivo ekzistas sur kelkaj el ili? En la proksima estonteco oni esperas konstrui satelitajn teleskoparojn en la spaco, kiuj povos analizi la lumon reflektatan de tiuj plandeoj kaj esplori la kemian konsiston de iliaj atmosferoj. Se montriĝos ke ekzistas tie elementoj kiel oksigeno kaj molekuloj kiel metano, kiujn produktas vivaj estaĵoj, oni povos konkludi ke evoluo de vivo estas ofta fenomeno en la Kosmo, kaj ne unika al nia Tero. Eble la sama konkludo validas ankaŭ pri inteligenteco kaj civilizacio. Sed la respondon al la baza demando, kiel komenciĝis tiu vivo kaj kiuj kondiĉoj estas bezonataj por la evoluo de vivo, eblas verŝajne trovi ne en foraj planedoj kaj enormaj distancoj, sed ĉe nia hejmo; ne per teleskopo sed per mikroskopo.

Prof. Amri Wandel Universitato de Jerusalemo

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)