Eldonejo Impeto: libroj en Esperanto  
Pri eldonejo Novaj libroj Projektoj Kontaktoj

Kie mendi?

Mendi libroj de eldonejo Impeto eblas en libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Katalogo

Kolora prezento de libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)


Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Istvan Nemere

Jesa

Jesa
Iŝtvan Nemere.
Jesa.
Originala romano. (Kunlabore kun Justo).
ISBN 978-5-7161-0195-1
184 paĝoj

Mendi en libroservo de UEA

En malgranda urbeto, kiu situas rande de dezerto, post sabla tempesto aperas stranga virino. Iuj opinias ŝin nova Mesio, aliaj — pseŭdoprofeto, eĉ fripono. ŝi allogas dekdu disĉiplojn, preferante elekti el la plej malestimataj urbanoj. Ŝiaj adeptoj iĝas loka Casanova, trompisto-almozulo, bubo-trampo, narkotikulino, pastro-hipokritulo. Jesa ne disvastigas speciale bonagojn aŭ miraklojn, ŝi vidas homojn trae, inklinas ilin ŝanĝiĝi. Kompreneble, okazas konflikto inter ŝi kaj urbaj aŭtoritatuloj...

Vismar

Vismar
Iŝtvan Nemere.
Vismar.
Originala romano.
(Kunlabore kun Justo)
ISBN 978-5-7161-0190-6
192 paĝoj

Recenzo: Herooj de la 21-a jarcento: Vismar

Mendi en libroservo de UEA

Vismar estas nejuna viro, kun tragika pasinto, solulo. Ko­menciĝis la dudekunua jarcento, kaj Vismar mire konstatis, ke li estas jam maljunulo, kaj la Vivon kaj Tempon li jam observas alimaniere, ne kiel en la infanaĝo. Du fortoj samtempe nestas en la animo de maljunulo Vismar. Li iĝas ermito, evitas kontaktojn. La dua forto male, devigas lin serĉi kontaktojn kun la ekstera mondo, strebas al mizerikordo. Unu el liaj bonagoj estas helpado en la azilo por senhejmaj hundoj, kie laboras ankaŭ la Knabino, Kuracisto kaj Helpisto. En la azilon trafas grave vundita grandega Hundo, kiun Vismar flegas tage-nokte. La apero de la Hundo faras la vivon de Vismar pli signifa. Ĉu povos naskiĝi vera amikeco inter homo kaj besto?

Vizito sur la teron

Vizito sur la teron
Iŝtvan Nemere.
Vizito sur la teron.
Originale verkita en Esperanto sciencfikcia romano.
Pentristo Vjaĉeslav Te
Moskvo: Impeto, 2001. 168 p.
ISBN 5-7161-0084-8


Mendi en libroservo de UEA

Nesto de viperoj

Nesto de viperoj
Iŝtvan Nemere.
Nesto de viperoj.
Originale verkita en Esperanto krimromano. Pentristo Helen Cooper Moskvo: Impeto, 1994. 182 p.
ISBN 5-7161-0006-6

Mendi en libroservo de UEA

Abonrilata enhavo