Oleg KRASNIKOV

Oleg KRASNIKOV Oleg KRASNIKOV naskiĝis en 1937, rusia esperantisto, ekde 1970 loĝas en urbo Kirov (ĝis 1934 –Vjatka). Esperantiĝis en 1955, estante studento de la unua jaro de Urala politeknika instituto en urbo Sverdlovsk (nun Jekaterinburg). Dum multaj jaroj Oleg Krasnikov esploris arkivajn dokumentojn kaj notis rememorojn de veteranoj de rusia esperantista movado dum personaj renkontiĝoj. Surbaze de kolektitaj materialoj li verkis monografion “Historio de Sovetrespublikara Espeantista Unio”, publikigitan en 2008.

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)