Aventuro

Aventuro

Tatjana Tereĥova
Aventuro.
Versaĵoj kaj rakontoj por infanoj
M.: Impeto, 2026. — 64 p.,
ISBN 978-5-7161-0331-3

Tio estas libro pri etaj, sed plej gravaj en la mondo mirakloj, kiuj okazas ĉiutage, necesas nur scipovi rimarki ilin. Jen printempo ludas sian melodion per violono de urbaj balanciloj; jen sunradio elstarigas el aŭtuna foliaro folion, similan al vulpido; jen leontodoj transformiĝas en etajn flavajn leonidojn, heroldojn de proksimiĝanta mirakla somero.

Rakontoj, versaĵoj kaj etaj hajkoj, prezentitaj en tiu ĉi libro, helpos lerni pri tiu talento – rimarki miraklojn, kiuj ĉirkaŭas nin ĉiutage. Tio estas talento ne komplika, sed ege grava, ĉar ekhavinte ĝin oni neniam plu enuos.

Enprofundiĝi en tiun etan, sed per ĉiu sia detalo vivan mondon helpos la koloraj ilustraĵoj.

Pentristo: Anna Striganova

Kie mendi?

Mendi librojn de eldonejo Impeto eblas en Libroservo de UEA kaj diversaj landaj Esperanto-asocioj.

Rusianoj povas mendi librojn en ruslingva librobutiko.

Dissendolisto kun informoj pri novaj libroj de eldonejo:

Via e-poŝto:

Katalogo

Kolora prezento de la libroj de Impeto, eldonitaj dum lastaj 17 jaroj.

Elŝuti (PDF, 2 Mb)